Carles Puyol
Carles Puyol | |||
---|---|---|---|
centra defendulo | |||
Personaj informoj | |||
Plena nomo | Carles Puyol Saforcada | ||
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1978 en La Pobla de Segur | ||
Alteco | 1,78 m | ||
Kromnomo | Tarzano | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | FC Barcelona | ||
Numero | 5 | ||
Pozicio | arierulo | ||
Junularaj kluboj | |||
1993-1995 1995-1996 |
Pobla de Segur Barcelona | ||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
1999- | Barcelona | 379 (11) | |
Reprezentado** | |||
2000- 2001- |
Hispanio Katalunio |
99 (3) 5 (0) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Carles PUYOL ([KARles Pu'ĴOL] , naskiĝis la 13-an de aprilo 1978 , do nun 46-aĝa) estas kataluna futbalisto. Ekde 2000 li membras en la hispana kaj ekde 2001 en la kataluna nacia teamo de futbalo. Kiel membro de la hispana nacia teamo li partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "5". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 1995, unue en junula teamo, ekde 1997 en la dua kaj ekde 1999 en la unua vira teamo, estas futbalisto de la klubo FC Barcelona.
Li karakteras per luktema kaj baraktema sinteno, tiele ke kvankam li ludas preskaŭ ĉiam je la defenda posteno foje atakas en precizaj situacioj. Tiele li estis la ĉefa kaŭzo de la venko de Hispanio kontraŭ Germanio dum la duonfinalo de Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko okazinta la 7-an de julio de 2010, kiam li faris la ununuran golon de la matĉo per kapfrapo al angulŝoto.
|